Ludwik Lejzer Zamenhof

Blogo dediĉita al la Esperanto-aktiveco de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelono, Hispanio)

Blog dedicat a l'actividat esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, Espanya)

Blog dedicado a la actividad esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, España)

Curset d'Esperanto de BEC

Tots els dimecres, de 19 a 20:30 hores, al: / Todos los miercoles, de 19 a 20:30 horas, en:
Centre Civic Casinet d'Hostafrancs
Carrer Rector Triadó, 53.
Barcelona 08014.

Aula 1
Metro: "Sants Estació"
Per qualsevol dubte o consulta podeu escribiure a: / Para cualquier duda o consulta escribir a:
beckontakto@gmail.com

20 abr 2010

Nova Biblioteko de Esperanto en Sant Pau d’Ordal

La pasinta 9an de aprilo en la Agrikultura Centro de Sant Pau d’Ordal, Barcelona, oni instalis eksposición pri esperantaj libroj. Libroj de literaturo, scienco, biografioj, fabeloj, gramatikoj, vortaroj, ktp.
    Je la 19.30 horoj de la sama tago, oni celebris ronda tablo kun la temo “Konstrui grandan publikan bibliotekon ĉirkaú Esperanto”. La projekto de la urbestraro estas enmeti ene de la estonta biblioteko, la historian  documentaron de la nuna  Muzeo – Biblioteko de Sant Pau d’Ordal. Kiel moderigantino estis Núria Solé, kiu prezentas ĉiutage la mondajn noticojn en TV3, (Kataluna Televido). Unue parolis Rafael Hernández, filo de la iniciatinto de la Esperanta-Muzeo Biblioteko. Rafael rakontis amuzajn anekdotojn de la vivo de sia patro kiam li kolektiĝis esperantajn librojn, revuojn kaj dokumentojn por elstarigi la Muzeon.
   Pri lingvistiko paroladis Josep Tubau, Korektisto de kataluna lingvo en TV3. Precipe li parolis pri la konstruo de diversaj artefaritaj lingvoj kun mencio al esperanto. Sekvis parolado de Lourdes Reyes, ĉefino Generala Publika Direkcio de Bibliotekoj. Ŝi rakontis pri organizado kaj funkciado de publikaj bibliotekoj. Laste  parolis Ferran Mascarell ekskonsilanto de Kulturo de la Generalitat de Katalunio pri la granda kaj efika laboro de la bibliotekoj por la kultura divastigado de la popoloj. Fine sekvis tre viglan kolokvon, kiu dauris pli ol 22a horoj.         
(Martí Guerrero)

Propaganda budo pri Esperanto en la Parko de la Ciutadella

La venonta sabato 24an de aprilo 2010, je la 11 ĝis 19 horoj, la Kataluna Esperanto Fervojista Asocio instalos propagandan budon en la Parko de la Ciutadella, Barcelona, okaze de la Festo de la Tero (http://www.diadelaterra.org/).

6 abr 2010

104a Babilado de KAE kaj aliaj Esperanto-grupoj

Ĉi tiu babilado okazos en la sidejo de “Barcelona Esperanto Centro"
Adreso: “Casinet d’Hostafrans” str. Rector Triador 53. Tute apud la stacidomo SANTS

DATO: 18-an de Aprilo 2010
HORO: je la dekunua ĝis la dektria,

Por ĉi tiu babilado ne estos temo. Ĉar ni havos la plezuron aŭskulti nian karan s-aninon Rafaela Urueña, kiu akompanata de sia edzo, Luis Hernández nin vizitos. Ne estas bezonate prezenti nian ageman koleginon Rafaela Urueña, ĉar jam tre konata en Hispanujo kaj en la tuta Esperantujo. Ŝi ne venas kun la manoj malplenaj, kaj ŝi regalos nin per la prelego:
“Esperanto kaj tradukado: utopio kaj realeco”
Krome je la unua fojo, almenaŭ por mi, ŝi helpos sin per tiu moderna formo aŭ maniero legi; la elektronikajn librojn. Krome ŝi kunportos diskojn DVD eldonitaj de la Universitato de Valladolid (en kastilia lingvo) kaj kiuj entenas la laborojn de nia prestiĝa samideanino, Rafaela.
NI ATENDAS VIAN ĈEESTON!

Komentario de L. Serrano al la babilado en Castelldefels

Temo: “la alianco de civilizacioj”

Ĉi tiu temo je komence ŝajnis ne veki grandan intereson, sed baldaŭ leviĝis grava debato, kvankam kiel ĉiam, oni devas aldoni, ke ne ĉiuj ĉeestantoj prenis parton en la diskutado.
   Tuj aperis la religioj kaj ĝia ebla rolo en tiu Alianco. Ne estis tre favoraj la opinioj pri la religioj, precipe ĉar oni komencis rekonsideri la agadon de la religioj en militoj de la pasinteco. Sed, tuj venis al la unua loko, la nuna rolo de la muzulmana aktuala religio. La plej granda parto, de la opinioj estis malfavoraj al tiu religio, precipe pro la nuna situacio. Tamen, aktuale estas la okcidentanoj, (vi povas legi) la kristanojn aŭ katolikojn, kiuj iras al arabaj teritorioj. Evidente, oni menciis, ke la Biblio de la mulzumanoj, tio estas, la Korano, tre miksas la aferojn ekleziajn kun tiuj sociaj, kaj tio estas kaŭzo, pro tiu severeco de tiu religio. Jes, ankaŭ oni menciis aliajn religiojn, ekzemple la budismon. La ĝenerala opinio estas, ke la realigo de tiu hipoteza organizaĵo, estas ege malfacila.
   Estis aliaj proponitaj temoj ; neniu pensis, ke tiu Alianco egaligos la rajtojn de ĉiuj civitanoj. Ĉu en tiu Alianco povos kunvivi aliaj kulturoj kaj tradiciaj kutimoj, aŭ naskiĝos nova formo aŭ sistemo de kunvivado?
   Oni prezentis kiel ekzemplon la Eŭropa Unio, pri kio estis unuanima decido, kvankam oni konsideris, ke je socia vidpunkto estas nenia ŝanĝo aŭ avantaĝo , sed almenaŭ ne plu estas militoj, inter la diversaj landoj, hodiaŭ apartenantaj al E.U.
Estis ankaŭ propono, ĉu, kia lingvo regos en tiu Alianco? Kompreneble ĉiuj pensis al Esperanto, sed aperis ridetoj pri tiu pli ol utopia deziro.
(L. Serrano)

15 mar 2010

Korektu vian tekstojn en Esperanto kun Lingvohelpilo

Rete eksitas 

http://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/#


8 mar 2010

Niaj membroj ...

Salvador Aragay kaj Jesús Muñóz

6 mar 2010

Ĉapelitaj literon

Se vi volas rekte skribi la ĉapelitajn literojn en Esperanto, vi povas instali en via komputilo la programon "EK!", kiu permesas al vi uzi la diversajn signojn bezonatajn por skribi nian lingvon. Bonvolu viziti la sekvanta retadreso:
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/
Per ĉi tiu programo vi povas uzi la ĉapeleton, la signon "aŭ" au "eŭ", ktp.
Ekzemple, kiam oni laboras helpe de la programo EK! se oni klakas ch, oni havas ĉ; CH kaj havas Ĉ.; gh donas ĝ, GH donas Ĝ, kaj ...