Ludwik Lejzer Zamenhof

Blogo dediĉita al la Esperanto-aktiveco de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelono, Hispanio)

Blog dedicat a l'actividat esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, Espanya)

Blog dedicado a la actividad esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, España)

Curset d'Esperanto de BEC

Tots els dimecres, de 19 a 20:30 hores, al: / Todos los miercoles, de 19 a 20:30 horas, en:
Centre Civic Casinet d'Hostafrancs
Carrer Rector Triadó, 53.
Barcelona 08014.

Aula 1
Metro: "Sants Estació"
Per qualsevol dubte o consulta podeu escribiure a: / Para cualquier duda o consulta escribir a:
beckontakto@gmail.com

25 abr 2010

104a Babilado: Teksto de la parolado farita de R. Urueña

Esperanto: utopio aŭ realaĵo

   Utopio estas idealo aŭ projekto ĝis nun ne realigita.
   Vere aktualaj realaĵoj kaj uzataj objektoj, komunaj en nia nuntempa vivo, antaŭ jardekoj da jaroj estis freneza utopio. Ekzemplo, la elektroenergio, la aernavigado, la telefono, la televido ktp. Do, las utopioj preskaŭ ĉiam fluas al realaĵoj.
   Tamen, kiel sciate, la utopioj ne estas io nova, sed konsekvenco de la cervumado de gravaj homoj kaj filozofoj kiuj pensis pri pli bonaj kaj justaj vivkondiĉoj ol tiuj kiuj ili havis . Pro tio, oni diras ke la utopioj havas kelkajn gravajn funkciojn kiel organizi ion novan, pensi pri plej bona mondo, ŝanĝi la vivkondiĉojn de la homaro ktp. 
   La unua modelo de utopia socio estis tiu elpensita de la filozofo Platono, en la antikva Grekio, kiu per la verko-dialogo “La Respubliko”, li defendis la idealan ŝtaton, belan, bonan kaj justan. Por Platono la respubliko justa estus tiu en kiu regas la plej saĝaj personoj (tiatempe la filozofoj), kaj en la urbo ĉiu civitano laborus laŭ iliaj kapabloj; la gardistoj gardus la urbon kaj tiel ĉiu kontribuos lau iliaj eblecoj al la komuna bono. Kompreneble tia urbo estas utopia, sed la ideo estis la komenco de la demokratiaj urboj. 
   Sekvis la religia utopio de Sankta Agusteno, per lia verko “La urbo de Dio”, kiu interpretas la utopion laŭ la kristana aspekto. Sankta Agusteno pensas pri la utopio de spirita urbo fondata de Dio, kie regus la amo la justico kaj la paco.
   Dum la Renesanco floris la utopioj, konsekvence de la humanismo. En tiu epoko, la artoj kaj la sciencoj estis tre gravaj, kaj multaj elpensiuloj de la momento vidis la maljustecojn kaj pensis pri plej bona socia kaj ekonomía organizado de la urboj. Tiel Tomás Moro, kiu revis pri izolita insulo en kiu la enloĝantoj kreus justan kaj feliĉan komunumon.
   Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la utopio asociiĝis al la vojaĝoj, kaj al la plej justa naturo de la homo, kiel pensis la filozofo Rousseau. La revoluciaj utopioj pri egaleco, libereco kaj frateco realiĝis, ne sen malfacilaĵoj. en tiu kiun ni konas kiel la homaj rajtoj, nuntempe defendataj per gravaj internaciaj tekstoj kiel la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj aŭ la Eŭropa Deklaracio pri Homaj Rajtoj.
   Jam en la 19-a jarcento aperis modernaj utopioj kiel la utopia socialismo, pensante pri plej justa kaj demokratia socio. En tiu jarcento aperis ankaŭ la marksismo kaj la anarkiismo, kiel politikaj pensoj, naskiĝintaj post la revolucia industrio kaj konkekvence, la apero de la proletaro. Ankaŭ la kapitalismo povus esti alia maniero de utopio. La 19-a jarcento estis epoko de multaj novaj kreaĵoj kaj malkovroj, kaj kiel ekzemplo aperis Esperanton, elpensita lingvo de D-ro Zamenhof.
   Nuntempe inter ni havas ekologiajn utopiojn, aperintaj antaŭ nemulte kun la celo gardi nian planedon plej sana por ni kaj por la venontaj generacioj.
   Religiaj utopioj, estas tiel la kristanismo, kiel la islamismo aŭ la budismo. La du unuaj vidas la estontan paradizon kiel realigeblan utopion post la morto de la persono, kaj la budismo kiel gaja lumo en spaco preskau dia.
   Oni multe kritikis ĉiam la utopiojn pensante ke ili posedas fantastan kaj naivan karakteron, ne realigeblaj, eĉ oni kritikas pensante ke, se la celo de tiu utopio realiĝas, kion oni faros poste? Kritikoj kaj eĉ mokoj ĉiam estis kontraŭ la utopiuloj, kaj oni diras ke kiam en Britio aperis la elpensinto de la pluvombrelo portante ĝin tra la stratoj de Londono dum pluva tago, la trapasantoj ridis kaj mokis pri li, kaj tamen nun ni kunportas la pluvombrelojn kiel normala uzo por pluvo.
   Tamen la utopioj estas necesaj. Ĉu ni devas rezigni la dezirojn pri plej bona kaj justa mondo? Cu ni ne devas pensi pri pli solidara mondo ol la aktuala?

La utopio devas esti konsiderata kiel perspektivo realigebla iam.
   Tiel, se la nuna scienco kaj tekniko ne ĉiam gvidas nin al plej bonan mondon, ni bezonas tiujn idealojn kiuj povus iom ŝanĝi la mondon. Tiel ni trovas nuntempe utopiojn kiel la pacismo, esperante mondon sen militoj, kaj ankaŭ post la du mondmilitoj, kaj postaj militoj kun ege dangeraj armiloj , oni konscias pri la bezono solvi la konfliktojn pacmaniere, kaj nur en ekstremaj okazoj uzi la armilojn. Por tiu celo naskiĝis la Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito, kaj antaŭe, en la 19-a jarcento aperis la Ruĝa Kruco kiel bonfara organizo kreita de Henri Dunant post vidi la terurajn konsekvencojn de la batalo de Solferino en kiu li mem estis soldato. 
   Ankau en tiu pacisma idealo povas inkluzivi Esperanton kiel kreaĵo de D-ro Zamenhof.
  La ekologiismo, kiel dirite, kaj la solidareco nuntempe ankau estas utopioj, kiuj kreis multajn organizajojn kaj asociojn tiucele, kiel la multnombraj Ne registaraj organizoj. Kune kun la solidareco aperas la egaleco kiel deziro de la homaro kaj en tiu senco, ankaŭ D-ro Zamenhof , pere de Esperanto, pensis pri plej solidara societo de homoj parolantaj la saman lingvon, je plena egaleco.
   La homaj rajtoj estas nuntempe la efektivigo de ĉiu alia utopio, ĉar li estas ene de la homa naturo, estas universalaj kaj devas orientigi la idealan kodon de ĉiu ŝtato.
Ĉu ne estis utopiistoj Jean Monnet kaj Robert Schuman kiam pensis en 1951 pri la kreado de Eŭropa Komunumo, unue ekonomía kaj poste politika? Ili kreis tiun internacian organizon por ekonomia restarigo de Eŭropo, post detrua mondmilito, sed ankaŭ por krei plej fortan amikecon inter, ĝis tiam, du ĉiamaj batalantoj: Germanio kaj Francio.
   Antaŭ multaj jaroj oni demandis al la fama rusa verkisto Gorki pri Esperanto, ĉu ĝi estis utopio kaj li respondis ke Esperanto estis realaĵo. Sed nun denove multaj homoj pensas ke Esperanto estas nur utopio aŭ lingvo por stranguloj, kiuj volas rekonstrui la babelturon. Kaj en ĉi tiu hodiaŭa babilado ni povas demandi nin: Ĉu ni vere volas rekonstrui la babelturon? Ĉu ni estas tiaj fanatikuloj? Ĉu Esperanto estas nun realaĵo? Ĉu ĝi estos? Ni havas okazon babili pri ĝi. Dankon.
(R. Urueña)

No hay comentarios:

Publicar un comentario