Ludwik Lejzer Zamenhof

Blogo dediĉita al la Esperanto-aktiveco de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelono, Hispanio)

Blog dedicat a l'actividat esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, Espanya)

Blog dedicado a la actividad esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, España)

Curset d'Esperanto de BEC

Tots els dimecres, de 19 a 20:30 hores, al: / Todos los miercoles, de 19 a 20:30 horas, en:
Centre Civic Casinet d'Hostafrancs
Carrer Rector Triadó, 53.
Barcelona 08014.

Aula 1
Metro: "Sants Estació"
Per qualsevol dubte o consulta podeu escribiure a: / Para cualquier duda o consulta escribir a:
beckontakto@gmail.com

27 feb 2010

Ĝenerala Informilo de BEC

En tiu blogo, ĉe flanke, vi povas atingi la antaŭajn numerojn de "Ĝenerala Informilo" de BEC, (ek de la jaro 2009).

19 feb 2010

Renkontejo

Todos los miercoles, al lado de Plaza Cataluña, Barcelona.

18 feb 2010

Resumo de la diskutoj de la 101-a Esperanto Babilado

Temo: La malhonesteco ĉe la politikistoj.

Resumo farita de Sro Luis Serrano Pérez

Al ĉi tiu babilado venis 31 gesamideanoj. Estis diversaj opinioj pri la honesteco. Tiu malvirto ne estas modernaĵo, ĝi jam ekzistis ekde la pratempo. Oni diris, ke kiam la vivo de la homaro estis nomada, ne povis ekzisti malhonesteco, kvankam eble jes, privilegioj. La ĝenerala opinio pri honesteco de la politikistoj (oni aludis al la hispanaj) estas malbona. Tiu kriterio estas evidente, ĉar ni travivas diversajn fiagojn fare de niaj politikistoj, kaj konsekvence la hispanoj ne povas pensi alimaniere. Sed ankaŭ oni diris, ke plimulto de la hispanaj politikistoj estas honestaj. La kurioza problemo estas, ke sciante kaj konante la fipolitikistojn daŭre oni elektas ilin. Pri tiu serioza opinio oni diris, ke la balot-listoj aperas fermitaj. Ili devas esti malfermitaj, por ke la elektantoj povu elekti aliajn kandidatojn. Sed oni klarigis, ke la politikaj, metas je la kapo de la balot-listoj tiujn kandidatojn de la partio konsiderataj plej taŭgaj por la partio. Venis al la diskutado, la privilegioj, kiujn je ekonomiaj vidpunkto ĝuas la hispanaj politikistoj. Jes, oni menciis nomojn. Tamen oni konsideris, ke tiuj altaj salajroj de multaj hispanaj politikistoj, estas kaŝita maniero helpi la politikan partion al kiu ili apartenas, ĉar estas sufiĉe sciate, ke de sia salajro, la parlamentano, ministro ktp. transdonas parton al partio. Ĉiumaniere la mono estas io, kiu “algluiĝas” al la fringoj de la manoj, kaj tiu mistera “miraklo” de la mono estas malfacile ĝin eviti. Kompreneble la koruptaj politikistoj sin apogas ankaŭ en personoj, kiuj ne estas politikistoj, amikoj aŭ simplaj kunlaborantoj. Tiu malvirto estas malfacile evitebla. Jes, ankaŭ oni diris, ke la justico ne estas egala por ĉiuj fiuloj kaj ke tio dependas tre ofte de la juĝisto, kio ankoraŭ komplikas multe pli la problemon. Ĉu iam ĉiuj politikistoj estos honestaj? Oni diris; eble tiusence ni progresos, sed malfacile estas kuraci tiun kanceron. Kompreneble ni ne volis silenti la malhonestecon ene de la domkonstruado, kiu atingis plej altajn pintojn de la koruptado kaj en kiu estas miksitaj multaj politikistoj.


Diligentaj laboristoj







Pere Navarro, Paco Crespo y Pere Esplugas

102-a Esperanto Babilado (20a februaro 2010)

Organizita de KAE kaj aliaj Esperanto-grupoj

21-a de februaro 2010, je la 11-a horo (daŭros ĝis la 13a horo).

Ĉi tiu Babilado okazos ĉe nia samideanino Maria Almagro

TEMO: LA EGALECO

Ĉiuj scias, ke unu el la gravaj problemoj de nia nuna sociordo estas la malegaleco. Malegaleco, kiu ĉiam ekzistis kaj, kiu ĝis hodiaŭ ne havis solvon, malgraŭ la bonaj intencoj kaj promesoj de la politikistoj. Nu, nuntempe la aktuala hispana registaro, eĉ starigis ministerion por solvi tiun diskriminacion ekzistanta en la vivo de nia socia sistemo. Estas multaj personoj, kiuj ne bone komprenas la celon de tiu ŝtata organizaĵo. Kompreneble ĉiuj opinias, ke la malegaleco ekzistis ĉiam, la sukceso estus granda se oni povus ĝin malaperigi. Evidente la ideo kaj la celo estas apogindaj, sed, kion oni devus fari? Kaj tiu estas la kerno de nia diskutado.
Kiel ĉiam jen iuj sugestoj cele enkonduki la diskutadon, kun la espero, ke la partoprenantoj alportu tiujn siajn.

Kion signifas la vorto egaleco?
Ĉu ekzistas egaleco inter viro kaj virino?
Ĉu ekzistas egaleco en nia socia sistemo?
Ĉu ekzistas egaleco en aplikado de la justico?
Ĉu ekzistas justeco en la divido de la rento?
Kio pri tiu franca devizo: Egaleco, Frateco, Libereco?
Kial Ministerio pri egaleco?
Se estus vera egaleco. Kial estas riĉuloj kaj malriĉuloj?

105-a ESPERANTO BABILADO

Organizita de KAE kaj aliaj Esperanto-grupoj

21-an de FEBRUARO 2010. Je la 11-a horo, kaj daŭros ĝis la 13-a horo.

Ĉi tiu Babilado okazos ĉe nia samideanino Maria Almagro.

TEMO: LA EGALECO

Ĉiuj scias, ke unu el la gravaj problemoj de nia nuna sociordo estas la malegaleco. Malegaleco, kiu ĉiam ekzistis kaj, kiu ĝis hodiaŭ ne havis solvon, malgraŭ la bonaj intencoj kaj promesoj de la politikistoj. Nu, nuntempe la aktuala hispana registaro, eĉ starigis ministerion por solvi tiun diskriminacion ekzistanta en la vivo de nia socia sistemo. Estas multaj personoj, kiuj ne bone komprenas la celon de tiu ŝtata organizaĵo. Kompreneble ĉiuj opinias, ke la malegaleco ekzistis ĉiam, la sukceso estus granda se oni povus ĝin malaperigi. Evidente la ideo kaj la celo estas apogindaj, sed, kion oni devus fari? Kaj tiu estas la kerno de nia diskutado.
Kiel ĉiam jen iuj sugestoj cele enkonduki la diskutadon, kun la espero, ke la partoprenantoj alportu tiujn siajn.

Kion signifas la vorto egaleco?
Ĉu ekzistas egaleco inter viro kaj virino?
Ĉu ekzistas egaleco en nia socia sistemo?
Ĉu ekzistas egaleco en aplikado de la justico?
Ĉu ekzistas justeco en la divido de la rento?
Kio pri tiu franca devizo: Egaleco, Frateco, Libereco?
Kial Ministerio pri egaleco?
Se estus vera egaleco. Kial estas riĉuloj kaj malriĉuloj?

17 feb 2010

Instrui Esperanto

Clase de Esperanto. Miercoles 17 del 2010 (para verla más grande click en la foto)