Ludwik Lejzer Zamenhof

Blogo dediĉita al la Esperanto-aktiveco de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelono, Hispanio)

Blog dedicat a l'actividat esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, Espanya)

Blog dedicado a la actividad esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, España)

Curset d'Esperanto de BEC

Tots els dimecres, de 19 a 20:30 hores, al: / Todos los miercoles, de 19 a 20:30 horas, en:
Centre Civic Casinet d'Hostafrancs
Carrer Rector Triadó, 53.
Barcelona 08014.

Aula 1
Metro: "Sants Estació"
Per qualsevol dubte o consulta podeu escribiure a: / Para cualquier duda o consulta escribir a:
beckontakto@gmail.com

18 feb 2010

102-a Esperanto Babilado (20a februaro 2010)

Organizita de KAE kaj aliaj Esperanto-grupoj

21-a de februaro 2010, je la 11-a horo (daŭros ĝis la 13a horo).

Ĉi tiu Babilado okazos ĉe nia samideanino Maria Almagro

TEMO: LA EGALECO

Ĉiuj scias, ke unu el la gravaj problemoj de nia nuna sociordo estas la malegaleco. Malegaleco, kiu ĉiam ekzistis kaj, kiu ĝis hodiaŭ ne havis solvon, malgraŭ la bonaj intencoj kaj promesoj de la politikistoj. Nu, nuntempe la aktuala hispana registaro, eĉ starigis ministerion por solvi tiun diskriminacion ekzistanta en la vivo de nia socia sistemo. Estas multaj personoj, kiuj ne bone komprenas la celon de tiu ŝtata organizaĵo. Kompreneble ĉiuj opinias, ke la malegaleco ekzistis ĉiam, la sukceso estus granda se oni povus ĝin malaperigi. Evidente la ideo kaj la celo estas apogindaj, sed, kion oni devus fari? Kaj tiu estas la kerno de nia diskutado.
Kiel ĉiam jen iuj sugestoj cele enkonduki la diskutadon, kun la espero, ke la partoprenantoj alportu tiujn siajn.

Kion signifas la vorto egaleco?
Ĉu ekzistas egaleco inter viro kaj virino?
Ĉu ekzistas egaleco en nia socia sistemo?
Ĉu ekzistas egaleco en aplikado de la justico?
Ĉu ekzistas justeco en la divido de la rento?
Kio pri tiu franca devizo: Egaleco, Frateco, Libereco?
Kial Ministerio pri egaleco?
Se estus vera egaleco. Kial estas riĉuloj kaj malriĉuloj?

No hay comentarios:

Publicar un comentario