Ludwik Lejzer Zamenhof

Blogo dediĉita al la Esperanto-aktiveco de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelono, Hispanio)

Blog dedicat a l'actividat esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, Espanya)

Blog dedicado a la actividad esperantista de BARCELONA ESPERANTO-CENTRO (Barcelona, España)

Curset d'Esperanto de BEC

Tots els dimecres, de 19 a 20:30 hores, al: / Todos los miercoles, de 19 a 20:30 horas, en:
Centre Civic Casinet d'Hostafrancs
Carrer Rector Triadó, 53.
Barcelona 08014.

Aula 1
Metro: "Sants Estació"
Per qualsevol dubte o consulta podeu escribiure a: / Para cualquier duda o consulta escribir a:
beckontakto@gmail.com

19 ago 2010

Jen la programo de la "Semajno" 2010

18-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo —Coma-ruga, 2010—

Programo

Sabaton 2-an de octobro

11:00 h. Komenco de la “Semajno”.
12:00 h. Libro-servo.
13:30 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Disdonado de dokumentoj.
17:30 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek (redaktoro de “Esperanto”).
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Interkona Vespero. Ĉampano Esperanto, frandaĵoj, amikeco, muziko, ...


Dimanĉon 3-an de oktobro

  8:00 h. Matenmanĝo 
10:00 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek.
11:30 h. Inaŭguro de la “Semajno” kun ĉeesto urbestro s-ro Benet Jané Palau.
              Komuna fotografado. 
13:30 h. Tagmanĝo
16:30 h. Prelego. Gian Carlo Fighiera: Kelkaj noveloj de Boccacio.
18:30 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Fakultativa vespero (ne gvidata).


Lundon 4-an de oktobro

  8:00 h. Matenmanĝo 
10:00 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek.
11:30 h. Prelego. Renato Corsetti : Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas paroli ĝin Eŭrope.
13:30 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Prelego: Anna Löwenstein: Romo antaŭ 2000 jaroj.
18:30 h. Gian Carlo Fighiera. “Rashomon”. Japana filmo pri la kvar veroj.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Debato: Kio pri la Esperanta gramatiko, ĉu vi realigus modifojn?. Moderiganto: Luis Serrano Pérez.


Mardon 5-an de oktobro

  8:00 h. Matenmanĝo. 
  9:30 h. Duona ekskurso. Vizito al Muzeo “Pau Casal” en San Salvador. Muzika -Koncerto 
13:30 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Premio “Ada Sikorska–Fighiera” al s-anino Mª Rafaela Urueña
18:00 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek.
20:00 h. Vespermanĝo
22:00 h. S-anino Maria Ferigle. DVD Opero: La Bohème. Vi povas peti la “Libreton” kun via dokumentaro


Mekredon- 6-an de oktobro

  8:00 h. Matenmanĝo.  
  9:00 h. Tuttaga Ekskurso. Monaĥejo Monserrat. Vizito al vinkelo “Cooperativa Agricola de Vila-rodona”, kaj vizito al strato Esperanto. 
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Dua Interkona Vespero. Denove ĉampano Esperanto, aliaj trinkaĵoj kaj bongustaj manĝetaĵoj. 


Jaŭdon -7-an de oktobro.

  8:00 h. Matenmanĝo.  
  9:30 h. Kurso de Esperanto,. Prof. Stano Marĉek.  
11: 30 h. Prelego de Antonio Marco Botella: Centjara datreveno de granda poeto, Miguel Hernandez.
13:30 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Prelego de geedzoj, Miĉhéle kaj Hubert: Belgujo, lando de arto, scienco kaj folkloro.
18:00 h. Prelego de geedzoj el Suda Koreio, An Jong kaj Ko Kyung, pri Solidareco de Esperanto kaj Folkloraj Koreaj Kantoj, en Esperanto.
20:00 h Vespermanĝo
22:00 h. Folklora vespero. Emsemblo “Montjuic” havana muziko, cremat (rumo bruligita kun kafo kaj aliaj specaĵoj), plia ĉampano.


Vendredo-8-an de oktobro

  8:00 h. Matenmanĝo. 
  9:30 h. Duontaga ekskurso. Vizito “Fondaĵo Apel·les” en urbo El Vendrell 
13:30 h. Tagmanĝo.
16:30 h. Wolgang Guenther: Kiosko de Levante. Noto: se la vetero bonas, ĉi tiu programero okazos en la STRANDO de Coma-Ruga.
18:30 h. Kurso de Esperanto, Prof. Stano Marĉek. Fermo de la kurso.
20:00 h. Vespermanĝo.
22:00 h. Debato. Kion vi opinias pri la
Semajno?.

Sabaton-9-an de oktobro.

  8,30 h. Matenmanĝo. 
              ... Adiaŭoj, kisoj, bondeziroj, ĉirkaŭbrakoj, promesoj, kaj ĝis venontjare!


LA MALFELIĈA NEGRO

LA MALFELIĈA NEGRO 

Tute sola ĉiutage promenadis, la malfeliĉa negro,
kien iras, kiun faras, kiu estas, la malfeliĉa negro,
fakte ne promenadis, ion serĉadis, la malfeliĉa negro,
ĉiam piediradis sur saman vojon, la malfeliĉa negro,
esploris rubujojn, por trovi manĝaĵojn, la malfeliĉa negro,
konteneroj estis ĉiam la celo por, la malfeliĉa negro,
jes, tiom granda estas la mizero de, la malfeliĉa negro,
kaj nur havis tri rimedojn, por survivi, la malfeliĉa negro,
ŝteli, almozi, aŭ konteneroj al, la malfeliĉa negro,
li estas forta, granda kiel elefanto, la malfeliĉa negro,
ne estas laboro por mia karulo, la malfeliĉa negro,
en kontenero serĉis sen laborilo, la malfeliĉa negro,
removigis rubaĵojn per siaj manoj, la malfeliĉa negro,
poste havis longan stangeton el fero, la malfeliĉa negro,
eltrovaĵojn per siaj manoj kunportas, la malfeliĉa negro,
nune estas helpata de manĉareto,la malfeliĉa negro.
tio signifis ion da progreso por, la malfeliĉa negro,
nun ankaŭ jam povas kolekti feraĵojn, la malfeliĉa negro,
ĉu, de tiuj rubaĵoj jam povas vivi, la malfeliĉa negro,
eĉ mi konstatas, ke havas itineron, la malfeliĉa negro,
regule ĉiutage je sama horo, la malfeliĉa negro,
vizitas kaj eksploras la kontenerojn, la malfeliĉa negro,
pasas la tempo kaj jen ĉiam, konstante, la malfeliĉa negro,
neniam ridetas, ĉiam serioze, la malfeliĉa negro,
kiaj pensoj troviĝas en la menso de, la malfeliĉa negro,
ĉu favoraj, aŭ ne pri nia socio, la malfeliĉa negro,
ĉiam la lingva problemo obstaklo por, la malfeliĉa negro,
eble jam posedas la famajn paperojn, la malfeliĉa negro,
mi vidas lin sola, ne havas amikojn, la malfeliĉa negro,
kiom da demandoj por bone koni al, la malfeliĉa negro,
ne estas facile adresi vortojn al, la malfeliĉa negro,,
eĉ tre ofte mi helpas per moneroj al, la malfeliĉa negro,
diras dankon, tuj fermetas la okulojn, la malfeliĉa negro,
mi pensas, ke fakte sentas humiligon, la malfeliĉa negro,
iuj vivas en riĉeco, sed mizere, la malfeliĉa negro,
ofte mi pensas, ĉu manĝas ĉiutage, la malfeliĉa negro,
ne konas, kie loĝas mia amiko, la malfeliĉa negro,
mi sentas min amiko, solidara kun, la malfeliĉa negro,
estas kvazaŭ mi dividus, la vivon kun, la malfeliĉa negro,
jes, milionoj da homoj, vivas kiel, la malfeliĉa negro,
ili vivas en demoktratio pensas, la malfeliĉa negro,
jes, kie estas la homaj rajtoj ne por, la malfeliĉa negro,
ĉiam apud konteneroj mi vidas al, la malfeliĉa negro.

Sed, je kelkaj tagoj mi ne plu vidas al, la malfeliĉa negro,
Eble jam trovis iun laborpostenon, la malfeliĉa negro,
aŭ povas esti, revenis sian landon, la malfeliĉa negro,
en mia menso restos la figuro de, de la malfeliĉa negro.

Luis Serrano Pérez (Julio 2010)


25 abr 2010

104a Babilado: Teksto de la parolado farita de R. Urueña

Esperanto: utopio aŭ realaĵo

   Utopio estas idealo aŭ projekto ĝis nun ne realigita.
   Vere aktualaj realaĵoj kaj uzataj objektoj, komunaj en nia nuntempa vivo, antaŭ jardekoj da jaroj estis freneza utopio. Ekzemplo, la elektroenergio, la aernavigado, la telefono, la televido ktp. Do, las utopioj preskaŭ ĉiam fluas al realaĵoj.
   Tamen, kiel sciate, la utopioj ne estas io nova, sed konsekvenco de la cervumado de gravaj homoj kaj filozofoj kiuj pensis pri pli bonaj kaj justaj vivkondiĉoj ol tiuj kiuj ili havis . Pro tio, oni diras ke la utopioj havas kelkajn gravajn funkciojn kiel organizi ion novan, pensi pri plej bona mondo, ŝanĝi la vivkondiĉojn de la homaro ktp. 
   La unua modelo de utopia socio estis tiu elpensita de la filozofo Platono, en la antikva Grekio, kiu per la verko-dialogo “La Respubliko”, li defendis la idealan ŝtaton, belan, bonan kaj justan. Por Platono la respubliko justa estus tiu en kiu regas la plej saĝaj personoj (tiatempe la filozofoj), kaj en la urbo ĉiu civitano laborus laŭ iliaj kapabloj; la gardistoj gardus la urbon kaj tiel ĉiu kontribuos lau iliaj eblecoj al la komuna bono. Kompreneble tia urbo estas utopia, sed la ideo estis la komenco de la demokratiaj urboj. 
   Sekvis la religia utopio de Sankta Agusteno, per lia verko “La urbo de Dio”, kiu interpretas la utopion laŭ la kristana aspekto. Sankta Agusteno pensas pri la utopio de spirita urbo fondata de Dio, kie regus la amo la justico kaj la paco.
   Dum la Renesanco floris la utopioj, konsekvence de la humanismo. En tiu epoko, la artoj kaj la sciencoj estis tre gravaj, kaj multaj elpensiuloj de la momento vidis la maljustecojn kaj pensis pri plej bona socia kaj ekonomía organizado de la urboj. Tiel Tomás Moro, kiu revis pri izolita insulo en kiu la enloĝantoj kreus justan kaj feliĉan komunumon.
   Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj la utopio asociiĝis al la vojaĝoj, kaj al la plej justa naturo de la homo, kiel pensis la filozofo Rousseau. La revoluciaj utopioj pri egaleco, libereco kaj frateco realiĝis, ne sen malfacilaĵoj. en tiu kiun ni konas kiel la homaj rajtoj, nuntempe defendataj per gravaj internaciaj tekstoj kiel la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj aŭ la Eŭropa Deklaracio pri Homaj Rajtoj.
   Jam en la 19-a jarcento aperis modernaj utopioj kiel la utopia socialismo, pensante pri plej justa kaj demokratia socio. En tiu jarcento aperis ankaŭ la marksismo kaj la anarkiismo, kiel politikaj pensoj, naskiĝintaj post la revolucia industrio kaj konkekvence, la apero de la proletaro. Ankaŭ la kapitalismo povus esti alia maniero de utopio. La 19-a jarcento estis epoko de multaj novaj kreaĵoj kaj malkovroj, kaj kiel ekzemplo aperis Esperanton, elpensita lingvo de D-ro Zamenhof.
   Nuntempe inter ni havas ekologiajn utopiojn, aperintaj antaŭ nemulte kun la celo gardi nian planedon plej sana por ni kaj por la venontaj generacioj.
   Religiaj utopioj, estas tiel la kristanismo, kiel la islamismo aŭ la budismo. La du unuaj vidas la estontan paradizon kiel realigeblan utopion post la morto de la persono, kaj la budismo kiel gaja lumo en spaco preskau dia.
   Oni multe kritikis ĉiam la utopiojn pensante ke ili posedas fantastan kaj naivan karakteron, ne realigeblaj, eĉ oni kritikas pensante ke, se la celo de tiu utopio realiĝas, kion oni faros poste? Kritikoj kaj eĉ mokoj ĉiam estis kontraŭ la utopiuloj, kaj oni diras ke kiam en Britio aperis la elpensinto de la pluvombrelo portante ĝin tra la stratoj de Londono dum pluva tago, la trapasantoj ridis kaj mokis pri li, kaj tamen nun ni kunportas la pluvombrelojn kiel normala uzo por pluvo.
   Tamen la utopioj estas necesaj. Ĉu ni devas rezigni la dezirojn pri plej bona kaj justa mondo? Cu ni ne devas pensi pri pli solidara mondo ol la aktuala?

La utopio devas esti konsiderata kiel perspektivo realigebla iam.
   Tiel, se la nuna scienco kaj tekniko ne ĉiam gvidas nin al plej bonan mondon, ni bezonas tiujn idealojn kiuj povus iom ŝanĝi la mondon. Tiel ni trovas nuntempe utopiojn kiel la pacismo, esperante mondon sen militoj, kaj ankaŭ post la du mondmilitoj, kaj postaj militoj kun ege dangeraj armiloj , oni konscias pri la bezono solvi la konfliktojn pacmaniere, kaj nur en ekstremaj okazoj uzi la armilojn. Por tiu celo naskiĝis la Unuiĝintaj Nacioj post la dua mondmilito, kaj antaŭe, en la 19-a jarcento aperis la Ruĝa Kruco kiel bonfara organizo kreita de Henri Dunant post vidi la terurajn konsekvencojn de la batalo de Solferino en kiu li mem estis soldato. 
   Ankau en tiu pacisma idealo povas inkluzivi Esperanton kiel kreaĵo de D-ro Zamenhof.
  La ekologiismo, kiel dirite, kaj la solidareco nuntempe ankau estas utopioj, kiuj kreis multajn organizajojn kaj asociojn tiucele, kiel la multnombraj Ne registaraj organizoj. Kune kun la solidareco aperas la egaleco kiel deziro de la homaro kaj en tiu senco, ankaŭ D-ro Zamenhof , pere de Esperanto, pensis pri plej solidara societo de homoj parolantaj la saman lingvon, je plena egaleco.
   La homaj rajtoj estas nuntempe la efektivigo de ĉiu alia utopio, ĉar li estas ene de la homa naturo, estas universalaj kaj devas orientigi la idealan kodon de ĉiu ŝtato.
Ĉu ne estis utopiistoj Jean Monnet kaj Robert Schuman kiam pensis en 1951 pri la kreado de Eŭropa Komunumo, unue ekonomía kaj poste politika? Ili kreis tiun internacian organizon por ekonomia restarigo de Eŭropo, post detrua mondmilito, sed ankaŭ por krei plej fortan amikecon inter, ĝis tiam, du ĉiamaj batalantoj: Germanio kaj Francio.
   Antaŭ multaj jaroj oni demandis al la fama rusa verkisto Gorki pri Esperanto, ĉu ĝi estis utopio kaj li respondis ke Esperanto estis realaĵo. Sed nun denove multaj homoj pensas ke Esperanto estas nur utopio aŭ lingvo por stranguloj, kiuj volas rekonstrui la babelturon. Kaj en ĉi tiu hodiaŭa babilado ni povas demandi nin: Ĉu ni vere volas rekonstrui la babelturon? Ĉu ni estas tiaj fanatikuloj? Ĉu Esperanto estas nun realaĵo? Ĉu ĝi estos? Ni havas okazon babili pri ĝi. Dankon.
(R. Urueña)

20 abr 2010

Nova Biblioteko de Esperanto en Sant Pau d’Ordal

La pasinta 9an de aprilo en la Agrikultura Centro de Sant Pau d’Ordal, Barcelona, oni instalis eksposición pri esperantaj libroj. Libroj de literaturo, scienco, biografioj, fabeloj, gramatikoj, vortaroj, ktp.
    Je la 19.30 horoj de la sama tago, oni celebris ronda tablo kun la temo “Konstrui grandan publikan bibliotekon ĉirkaú Esperanto”. La projekto de la urbestraro estas enmeti ene de la estonta biblioteko, la historian  documentaron de la nuna  Muzeo – Biblioteko de Sant Pau d’Ordal. Kiel moderigantino estis Núria Solé, kiu prezentas ĉiutage la mondajn noticojn en TV3, (Kataluna Televido). Unue parolis Rafael Hernández, filo de la iniciatinto de la Esperanta-Muzeo Biblioteko. Rafael rakontis amuzajn anekdotojn de la vivo de sia patro kiam li kolektiĝis esperantajn librojn, revuojn kaj dokumentojn por elstarigi la Muzeon.
   Pri lingvistiko paroladis Josep Tubau, Korektisto de kataluna lingvo en TV3. Precipe li parolis pri la konstruo de diversaj artefaritaj lingvoj kun mencio al esperanto. Sekvis parolado de Lourdes Reyes, ĉefino Generala Publika Direkcio de Bibliotekoj. Ŝi rakontis pri organizado kaj funkciado de publikaj bibliotekoj. Laste  parolis Ferran Mascarell ekskonsilanto de Kulturo de la Generalitat de Katalunio pri la granda kaj efika laboro de la bibliotekoj por la kultura divastigado de la popoloj. Fine sekvis tre viglan kolokvon, kiu dauris pli ol 22a horoj.         
(Martí Guerrero)

Propaganda budo pri Esperanto en la Parko de la Ciutadella

La venonta sabato 24an de aprilo 2010, je la 11 ĝis 19 horoj, la Kataluna Esperanto Fervojista Asocio instalos propagandan budon en la Parko de la Ciutadella, Barcelona, okaze de la Festo de la Tero (http://www.diadelaterra.org/).

6 abr 2010

104a Babilado de KAE kaj aliaj Esperanto-grupoj

Ĉi tiu babilado okazos en la sidejo de “Barcelona Esperanto Centro"
Adreso: “Casinet d’Hostafrans” str. Rector Triador 53. Tute apud la stacidomo SANTS

DATO: 18-an de Aprilo 2010
HORO: je la dekunua ĝis la dektria,

Por ĉi tiu babilado ne estos temo. Ĉar ni havos la plezuron aŭskulti nian karan s-aninon Rafaela Urueña, kiu akompanata de sia edzo, Luis Hernández nin vizitos. Ne estas bezonate prezenti nian ageman koleginon Rafaela Urueña, ĉar jam tre konata en Hispanujo kaj en la tuta Esperantujo. Ŝi ne venas kun la manoj malplenaj, kaj ŝi regalos nin per la prelego:
“Esperanto kaj tradukado: utopio kaj realeco”
Krome je la unua fojo, almenaŭ por mi, ŝi helpos sin per tiu moderna formo aŭ maniero legi; la elektronikajn librojn. Krome ŝi kunportos diskojn DVD eldonitaj de la Universitato de Valladolid (en kastilia lingvo) kaj kiuj entenas la laborojn de nia prestiĝa samideanino, Rafaela.
NI ATENDAS VIAN ĈEESTON!

Komentario de L. Serrano al la babilado en Castelldefels

Temo: “la alianco de civilizacioj”

Ĉi tiu temo je komence ŝajnis ne veki grandan intereson, sed baldaŭ leviĝis grava debato, kvankam kiel ĉiam, oni devas aldoni, ke ne ĉiuj ĉeestantoj prenis parton en la diskutado.
   Tuj aperis la religioj kaj ĝia ebla rolo en tiu Alianco. Ne estis tre favoraj la opinioj pri la religioj, precipe ĉar oni komencis rekonsideri la agadon de la religioj en militoj de la pasinteco. Sed, tuj venis al la unua loko, la nuna rolo de la muzulmana aktuala religio. La plej granda parto, de la opinioj estis malfavoraj al tiu religio, precipe pro la nuna situacio. Tamen, aktuale estas la okcidentanoj, (vi povas legi) la kristanojn aŭ katolikojn, kiuj iras al arabaj teritorioj. Evidente, oni menciis, ke la Biblio de la mulzumanoj, tio estas, la Korano, tre miksas la aferojn ekleziajn kun tiuj sociaj, kaj tio estas kaŭzo, pro tiu severeco de tiu religio. Jes, ankaŭ oni menciis aliajn religiojn, ekzemple la budismon. La ĝenerala opinio estas, ke la realigo de tiu hipoteza organizaĵo, estas ege malfacila.
   Estis aliaj proponitaj temoj ; neniu pensis, ke tiu Alianco egaligos la rajtojn de ĉiuj civitanoj. Ĉu en tiu Alianco povos kunvivi aliaj kulturoj kaj tradiciaj kutimoj, aŭ naskiĝos nova formo aŭ sistemo de kunvivado?
   Oni prezentis kiel ekzemplon la Eŭropa Unio, pri kio estis unuanima decido, kvankam oni konsideris, ke je socia vidpunkto estas nenia ŝanĝo aŭ avantaĝo , sed almenaŭ ne plu estas militoj, inter la diversaj landoj, hodiaŭ apartenantaj al E.U.
Estis ankaŭ propono, ĉu, kia lingvo regos en tiu Alianco? Kompreneble ĉiuj pensis al Esperanto, sed aperis ridetoj pri tiu pli ol utopia deziro.
(L. Serrano)