21-an de FEBRUARO 2010. Je la 11-a horo, kaj daŭros ĝis la 13-a horo.
Ĉi tiu Babilado okazos ĉe nia samideanino Maria Almagro.
TEMO: LA EGALECO
Ĉiuj scias, ke unu el la gravaj problemoj de nia nuna sociordo estas la malegaleco. Malegaleco, kiu ĉiam ekzistis kaj, kiu ĝis hodiaŭ ne havis solvon, malgraŭ la bonaj intencoj kaj promesoj de la politikistoj. Nu, nuntempe la aktuala hispana registaro, eĉ starigis ministerion por solvi tiun diskriminacion ekzistanta en la vivo de nia socia sistemo. Estas multaj personoj, kiuj ne bone komprenas la celon de tiu ŝtata organizaĵo. Kompreneble ĉiuj opinias, ke la malegaleco ekzistis ĉiam, la sukceso estus granda se oni povus ĝin malaperigi. Evidente la ideo kaj la celo estas apogindaj, sed, kion oni devus fari? Kaj tiu estas la kerno de nia diskutado.
Kiel ĉiam jen iuj sugestoj cele enkonduki la diskutadon, kun la espero, ke la partoprenantoj alportu tiujn siajn.Kion signifas la vorto egaleco?
Ĉu ekzistas egaleco inter viro kaj virino?
Ĉu ekzistas egaleco en nia socia sistemo?
Ĉu ekzistas egaleco en aplikado de la justico?
Ĉu ekzistas justeco en la divido de la rento?
Kio pri tiu franca devizo: Egaleco, Frateco, Libereco?
Kial Ministerio pri egaleco?
Se estus vera egaleco. Kial estas riĉuloj kaj malriĉuloj?
No hay comentarios:
Publicar un comentario